Li Qiang kunsidas kun la franca ĉefministro Borne
CMG Publikigita: 2023-06-23 16:43:08

La 22an de junio la ĉina ĉefministro Li Qiang kunsidis kun la franca ĉefministro Elisabeth Borne.

Li Qiang diris, ke Ĉinio kaj Francio ambaŭ insistas pri sendependeco kaj memstareco, strebas gardi la internacian ordon ekvilibran kaj stabilan, kaj antaŭenigas la pacon kaj disvolvon de la mondo. Antaŭ nelonge ĉina prezidanto Xi Jinping kaj franca prezidento Emmanuel Macron faris profundan interkomunikadon, kaj tio donis strategian gvidon por la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. Li aldonis, ke dum ĉi tiu vizito li volas kune kun la franca flanko plenumi la gravajn konsentojn atingitajn de la dulandaj ŝtatestroj kaj puŝi la ĉina-francajn rilatojn al pli alta nivelo.

Li Qiang emfazis, ke Ĉinio ĉiam rigardas la Eŭropan Union kiel gravan el la multaj polusoj el kiuj konsistas la mondo, kaj volas kune kun la EU plifortigi kunagadon en makroskopaj politikoj kaj krei bonajn kondiĉojn por la longtempe stabila kunlaboro de ambaŭ flankoj.

Borne parolis, ke oftas la interkomunikiĝo inter Francio kaj Ĉinio, kaj ili kunlaboras intime. Francio strebas kune kun Ĉinio plenumi la gravajn konsentojn de la dulandaj ŝtatestroj kaj senĉese pluigi la franca-ĉinan ampleksan strategian partnerecon. Ambaŭ bone faru la franca-ĉinan strategian dialogon, altnivelan interparolon pri ekonomio kaj financo, altnivelan kunvenon por kulture interŝanĝa mekanismo, kunlaboron en komerco, investo, aviado, agrikultura nutraĵo, verda evoluigo, kuracado kaj sano, kaj tiel plu, kaj kunan respondon al tutmondaj defioj kiel klimata ŝanĝiĝo. Francio bonvenigas la investon de ĉinaj entreprenoj. La EU persistas en strategia sendependeco kaj ne subtenas “malkuplon kaj elĉenigon”.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree