Konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj Zhang Jun jaŭde alvokis kontinue antaŭenigi la politikan procezon en Somalio.
En rimarkoj ĉe la Sekureca Konsilio de la UN pri Somalio, Zhang diris, ke Ĉinio alvokas la federacian registaron de Somalio plifortigi reciprokan konfidon per dialogo kun federaciaj membroŝtatoj por trovi solvojn por daŭra paco kaj stabileco en la lando.
Zhang diris, ke la internacia komunumo devas respekti la suverenecon kaj teritorian integrecon de Somalio, subteni la principon “somalianoj regas kaj proprietas” kaj doni konstruivan subtenon.
Li diris, ke nuntempe, la sekureca transiro de Somalio estas en kritika fazo. La federacia registaro devas akceli la kapablokonstruadon de siaj sekurecaj trupoj kaj plifortigi siajn sendependajn kontraŭterorismajn kapablojn.