Posttagmeze de la 22a de junio laŭ la loka tempo, en Parizo, ĉina ĉefministro Li Qiang renkontiĝis kun pakistana ĉefministro Shahbaz Sharif.
Li diris, ke Ĉinio kaj Pakistano ĉiam estas sinceraj, konfidaj kaj sorte samaj unu por la alia. Ĉinio firme daŭrigos sian subtenon al Pakistano, defendante ĝiajn ŝtatan suverenecon, nacian sendependecon, kaj teritorian integrecon, kaj al tio, ke ĝi iru la vojon de disvolvo, konvenan al la cirkonstancoj de sia ŝtato, kaj ke ĝi restu en stabileco, disvolvo kaj prospero. Ĉinio volas kune kun Pakistano plue disvolvi la ĉiaveteran strategian kunlaboran partnerecon inter la du landoj, kaj konstrui pli striktan komununon kun komuna estonteco por Ĉinio kaj Pakistano en la nova epoko.
Li indikis, ke ĉi-jare estas la deka datreveno de la iniciato “Zono kaj Vojo”, prezentita de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping, kaj ankaŭ la dek-jariĝo de lanĉiĝo de la ĉina-pakistana ekonomia trairejo. Ĉinio volas kune kun Pakistano plifortigi la konstruadon de “Zono kaj Vojo” kaj de la trairejo, laŭ kiu troviĝas gravaj projektoj. Evidentiĝas, ke “Zono kaj Vojo” kaj la trairejo estas tre utilaj al la dulanda disvolvo ĉu en socio ĉu en ekonomio.
Shahbaz diris, ke Pakistano kaj Ĉinio estas ĉiaveteraj amikoj kaj tutfidelaj fratoj, kaj la dulanda amikeco estas nerompebla. Konduki la amikecon inter Pakistano kaj Ĉinio al profundo estas la komuna ideo de ĉiuj pakistanaj personoj el la registaro kaj popolo. Pakistano restas fidela al la principo de unu Ĉinio, firme subtenas Ĉinion por ties ŝtata suvereneco kaj teritoria integreco, kaj volas kune kun Ĉinio progresigi la konstruadon de la trairejo. Pakistano faros plejeblon por protekti la sekurecon de ĉinaj civitanoj kaj organizoj en Pakistano. Pakistano kontraŭas ian ajn intencon reteni Ĉinion kaj forte kunlaboras kun Ĉinio en plurflankaj aferoj.