Li Qiang: Ĉinio kaj Francio kunhavas strategian kaj ĝeneralan koncepton
Qiujieming Publikigita: 2023-06-23 17:56:20

Vizitanta ĉina ĉefministro Li Qiang ĵaŭde diris, ke Ĉinio kaj Francio, kiel la konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj respondecaj ĉefaj landoj, kunhavas komunan, strategian kaj ĝeneralan perspektivon.

Li faris la rimarkojn kiam li renkontiĝis kun franca prezidento Emmanuel Macron.

Transdonante varmajn salutojn de ĉina prezidanto Xi Jinping al Macron, Li diris, ke dum la sukcesa vizito de la franca prezidento al Ĉinio en aprilo ĉijare, Macron kaj Xi havis profundajn interŝanĝojn kaj atingis serion da strategiaj konsentoj, kiuj mapis projekton por la disvolviĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj Francio.

La ĉina ĉefministro diris, ke lia vizito al Francio celas efektivigi la gravajn konsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj kaj havi profundajn diskutojn kun la franca flanko pri plifortigo de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Francio.

Li diris, ke Ĉinio, Francio kaj Eŭropo havas siajn proprajn avantaĝojn kaj bezonas plue plifortigi kunlaboron, emfazante, ke ili, surbaze de profundigo de kunlaboro en tradiciaj kampoj kiel nuklea energio, spaco kaj aviado, devas ekspluati la potencialon de kunlaboro en emerĝantaj kampoj kiel mediprotekto, cifereca ekonomio, artefarita inteligenteco kaj altnivela fabrikado, por atingi reciprokan profiton kaj gajnajn rezultojn.

Li diris, ke la ĉina flanko instigas siajn entreprenojn investi en Francio kaj francaj kompanioj estas bonvenigitaj kunhavigi la disvolvajn oportunojn de Ĉinio.

Li diris, ke Ĉinio pretas plu plifortigi komunikadon kaj kunordigon kun Francio pri internaciaj aferoj, subteni reciproke bonajn iniciatojn, kune trakti tutmondajn defiojn kaj antaŭenigi mondajn pacon kaj stabilecon.

Macron ĝoje rememoris sian sukcesan viziton al Ĉinio en aprilo ĉi-jare kaj petis al Li transdoni siajn sincerajn salutojn kaj dankon al Xi.

Macron bonvenigis la viziton de Li al Francio kaj lian ĉeeston al la Pintkunveno por Nova Tutmonda Financa Pakto, aldonante, ke Francio donas grandan gravecon al rilatoj kun Ĉinio kaj sekvas la politikon de unu Ĉinio.

Macron diris, ke Francio volas labori kun Ĉinio por plifortigi kunordigon per la Franca-Ĉina Strategia Dialogo, Altnivela Ekonomia kaj Financa Dialogo, kaj Altnivela Dialogo pri Popol-Interŝanĝoj kaj profundigi kunlaboron kun Ĉinio en tiaj kampoj kiel aviado kaj spaco, nuklea energio, agrikulturo kaj manĝaĵo.

Macron bonvenigis ĉinajn kompaniojn investi en Francio kaj pligrandigi kunlaboron en emerĝangtaj kampoj kiel mediprotekto kaj nova energio.

Macron diris, ke en la mondo plena de defioj, Francio kaj Ĉinio devas sekvi efikan multflankismon, antaŭenigi internacian solidarecon, plibonigi tutmondan regadon kaj antaŭenigi solvojn de tutmondaj problemoj.

La du flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri la ukrainia krizo kaj aliaj internaciaj aferoj komune zorgataj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree