Ĉina ĉefministro Li Qiang ĵaŭde diris, ke ĉina disvolviĝo alportas oportunojn, sed ne riskojn, al la mondo; stabilecon, sed ne tumulton, al la tutmonda industria ĉeno kaj provizĉeno.
Dum sia renkontiĝo kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel en la Pintkunveno por Nova Tutmonda Financa Pakto, la ĉefministro Li diris, ke Ĉinio esperas, ke la Eŭropa Unio (EU) rigardos sian kunlaboron kun Ĉinio objektive kaj racie kaj kunagos kun Ĉinio por protekti la sanan medion de la praktika kunlaboro inter Ĉinio kaj la EU.
Rimarkinte, ke ĉi-jare estas la 20a datreveno de la starigo de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj la EU, Li diris, ke Ĉinio pretas labori kun la EU por sukcesigi novan pintkonferencon inter Ĉinio kaj la EU kaj plifortigi kunlaboron en verda, ekonomia, komercaj kaj ciferecaj kampoj, por malfermi novan spacon por la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj la EU.
Li diris, ke Ĉinio volas kune kun la EU klopodi por plibonigi la fidindecon kaj stabilecon de ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj la EU kaj pli bone atingi reciprokan profiton kaj gajnajn rezultojn.
Li diris, ke restas neniu konflikto de fundamentaj interesoj inter Ĉinio kaj la EU, kaj ambaŭ flankoj profitis de reciproka disvolvado, subtenas strategian sendependecon kaj multflankismon, kaj havis vastan konsenton pri traktado de klimatŝanĝiĝo kaj aliaj tutmondaj problemoj.
Ĉina ĉefministro diris, ke Ĉinio kaj la EU devas plifortigi reciprokan fidon kaj trakti zorgojn per sukcesa kunlaboro.
Michel diris, ke la EU sekvas la politikon de unu Ĉinio, kaj volas plifortigi komunikadon kaj interŝanĝon kun Ĉinio, disvolvi plurnivelajn kunlaborajn rilatojn, antaŭenigi la firmiĝon kaj plifortigon de la rilatoj de la EU kaj Ĉinio por kune solvi tutmondajn problemojn en klimatŝanĝiĝo, sano kaj aliaj kampoj, kaj konstrui malferman kaj multpolusan mondon.
Michel diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio estas utila al la EU kaj al la mondo. La EU ne intencas reteni la disvolvadon de Ĉinio, kontraŭas “novan Malvarman Militon” kaj la agon elekti flankon, kaj esperas, ke la venonta pintkunveno de la EU kaj Ĉinio kondukos al pozitivaj rezultoj.