Hungara ministro pri eksterlandaj aferoj Péter Szijjártó, kiu vizitis Ĉinion trifoje en tri jaroj, akceptis intervjuon de la Ĉina Komunikila Grupo. Li diris en la intervjuo, ke Ĉinio alportis grandegajn ŝancojn por reciproka profito kaj kungajnaj rezultoj al la mondo. Li ne komprenas, kial iuj landoj diras, ke Ĉinio estas kontraŭulo. Li diris, ke Hungario malakceptas internan premadon de Eŭropo kaj persistas en kunlaboro kaj komuna gajno kun Ĉinio. Li diris, ke li oponas elekton de flankoj, kaj ke enlandaj kaj eksteraj aferoj estu ambaŭ bazitaj sur naciaj interesoj, kaj okcidentaj landoj daŭre verŝas oleon sur la flamojn de la ukraina krizo, kaj li opinias, ke la voĉo de Ĉinio por persvadi pacon kaj antaŭenigi interparolon estas tre altvalora. Pasis naŭ monatoj de kiam la naturgasdukto "Nord Stream" estis bombardita. Li opinias, ke estas skandalo, ke ĝis nun estas neniu justa kaj ampleksa internacia esploro.