Ĉina ĉefministro alvokas internaciajn klopodojn por solvo de problemoj alfrontataj de evoluantaj landoj
Yu Publikigita: 2023-06-24 16:18:36

Ĉina ĉefministro Li Qiang diris vendrede, ke fronte al la monda breĉo de disvolva financado, Ĉinio alvokas la internacian komunumon sincere kunhelpi kaj labori kune por solvi la problemojn de evoluantaj landoj, precipe vundeblaj landoj.

Dum sia parolado en la ferma ceremonio de la Pintkunveno pri la Nova Tutmonda Financada Pakto, kiun prezidis franca prezidento Emmanuel Macron kaj ĉeestis pli ol 60 ŝtatestroj, registaraj ĉefoj kaj estroj de internaciaj organizoj, Li faris tri-punktan proponon ĉi-rilate.

Unue, firme antaŭenigu la reformon de tutmonda financa regado kaj kreu stabilan financan medion por evoluantaj landoj. Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj por konstrui justan kaj efikan tutmondan strukturon de financa regado kaj plifortigi internacian kunordigon de makroekonomia politiko. La Internacia Mona Fonduso, la Monda Banko kaj aliaj internaciaj financaj institucioj devas efektivigi la konsenton atingitan de gvidantoj de la Grupo 20, fini la novan reformon pri kvoto kaj voĉdonaj rajtoj kaj pliigi la voĉon de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj.

Due, starigu tutmondan disvolvan partnerecon kaj liveru pli da disvolvaj resursoj al evoluantaj landoj. Evoluintaj landoj devas serioze plenumi siajn promesojn liveri helpon kaj monon al evoluantaj landoj. Evoluantaj landoj devas plibonigi sian kapablon pri sendependa disvolviĝo. Ĉinio plu liveros diversajn subtenojn al aliaj evoluantaj landoj per praktikaj rimedoj en sia povo.

Trie, firme antaŭaŭenigu ekonomian tutmondiĝon kaj liberan komercon por injekti freŝan kreskigan impeton en evoluantajn landojn. Ĉinio pretas labori kun la internacia komunumo por akceli liberigon kaj faciligon de komerco kaj investo, kaj eksplicite oponas komercan protektismon kaj malkuplon kaj rompon de provizaj kaj industriaj ĉenoj en iu ajn formo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree