Geng Shuang, la konstanta reprezentanto de Ĉinio ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, alvokis la internacian komunumon fari ĉiujn klopodojn por malebligi la aperon de neregebleco de la situacio en Ukrainio.
Tiutage, Geng diris en la malferma kunveno de la Sekureca Konsilio pri Ukrainio, ke en la lastaj tagoj la milito en Ukrainio daŭre eskaladiĝis, la tendenco de ekspansio fariĝis pli evidenta, kaj la necerteco evidente pliiĝis. La detruo de la akvocentralo Kakhovka denove atentigas, ke se la batalado daŭrigos, ĝi kaŭzos pli gravajn riskojn, kaj ajna terura sceno aperos. Ĉinio esperas, ke ambaŭ partioj de la konflikto restu trankvilaj kaj sin regu, kaj la internacia komunumo evitu streĉiĝon de la situacio. Precipe, oni devas certigi la nuklean sekurecon kaj sin gardi kontraŭ nuklea milito por eviti la aperon de nesavebla situacio.
Geng diris, ke pri la ukraina problemo Ĉinio ĉiam opinias, ke la suvereneco kaj teritoria integreco de ĉiuj landoj devas esti protektataj, la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN estu respektataj, la justaj sekurecaj zorgoj de ĉiuj partioj estu serioze atentataj, kaj ĉiuj klopodoj por paca solvo de la krizo estu subtenataj. Ĉinio plu laboros kun la internacia komunumo por ludi pozitivan kaj konstrueman rolon por antaŭenigo de politika solvo de la ukraina problemo.