Li Qiang renkontiĝis kun Gerard Larcher, prezidanto de franca senato
Shanshan Publikigita: 2023-06-24 17:48:06

Vendrede posttagmeze laŭ la loka tempo en la Palaco Petit Luxembourg en Parizo, ĉina ĉefministro Li Qiang renkontiĝis kun Gerard Larcher, prezidanto de la franca senato .

Li diris, ke depost la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio antaŭ preskaŭ 60 jaroj, la dulandaj rilatoj eltenis la provon de ŝanĝiĝoj de la internacia situacio kaj ĉiam estis ĉe la fronto de la rilatoj de Ĉinio kun eŭropaj landoj. Fronte al grandaj ŝanĝiĝoj neviditaj en la jarcento, la du flankoj devas persisti en la origina intenco ĉe la starigo de diplomatiaj rilatoj kaj kune antaŭenigi la ĉina-francajn rilatojn por profunda disvolviĝo. Ĉinio volas labori kun Francio por plifirmigi kunlaboron en tradiciaj industrioj, aktive esplori novan kunlaboron ekzemple pri verda disvolviĝo kaj fari tri-flankan kunlaboron. La ĉina vojo al modernigo donos al francaj entreprenoj grandajn ŝancojn. Venontjare estos la 60a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, la jaro de kulturo kaj turismo kaj la jaro de la Parizaj Olimpikoj. La du flankoj devas kapti la ŝancon por amplekse plifortigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn kaj plibonigi reciprokan komprenon kaj amikecon.

Larcher diris, ke kaj Francio kaj Ĉinio alte ŝatas suverenecon kaj sendependecon, kaj la rilatoj inter la du landoj estas plenaj de vigleco. Venontjare Francio kaj Ĉinio festos la 60an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kaj la jaron de kulturo kaj turismo. La rilatoj inter Francio kaj Ĉinio prezentas pli brilan perspektivon. La franca flanko volas profundigi la rilatojn kun Ĉinio. La franca senato esperas ludi la rolon de la Franca-Ĉina Amikeca Grupo kaj rekomenci interŝanĝojn kun la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio kiel eble plej baldaŭ.

Wu Zhenglong kaj aliaj ĉeestis la renkontiĝon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree