Ĉinio urĝas Usonon ĉesi uzi fentanil-rilatajn demandojn kiel pretekston por sankcioj kaj procesoj kontraŭ ĉinaj kompanioj aŭ ŝtatanoj
Shanshan Publikigita: 2023-06-24 21:58:26

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris sabate, ke Ĉinio urĝas Usonon ĉesi uzi fentanil-rilatajn demandojn kiel pretekston por apliki sankciojn, komenci procesojn aŭ promesi premion por la kapto kontraŭ ĉinaj kompanioj aŭ ŝtatanoj.

La 23an de junio laŭ loka tempo, la usona Ministerio pri Justico anoncis akuzojn kontraŭ ĉinaj kompanioj kaj iliaj dungitoj pri krimoj rilataj al produktado, distribuado kaj vendo de fentanilo el antaŭantaj kemiaĵoj.

Responde al rilata demando, proparolanto de la ministerio diris, ke usonaj leĝplenumantoj kaptis ĉinajn ŝtatanojn per "logkapta agado" en tria lando kaj publike komencis akuzojn kontraŭ ĉinaj entoj kaj individuoj. Ĉi tio estas tipa arbitra retenado kaj unuflanka sankcio, kiuj estas tute kontraŭleĝaj. Tio serioze damaĝas la bazajn homajn rajtojn de la ĉinaj ŝtatanoj kaj la interesojn de la ĉinaj kompanioj koncernataj.

"Ĉinio forte kondamnas ĉi tiun movon, postulas seriozan traktadon kaj esprimas fortan proteston kontraŭ la usona flanko," la proparolanto diris.

La proparolanto diris, ke Ĉinio estas aktiva partoprenanto en internacia kontraŭnarkotaĵa kunlaboro. El la sento de humanismo, Ĉinio, la unua lando en la mondo, listigis fentanil-rilatan substancon kiel klason, kio ludis gravan rolon por malebligi kontraŭleĝan fabrikadon, kontrabandon kaj misuzon de fentanilo.

La proparolanto akcentis, ke anstataŭ laŭdi Ĉinion por ĝia kontribuo, Usono enkondukis kontraŭleĝajn sankciojn al ĉinaj kontraŭnarkotaĵaj institucioj kaj poste publike malgloris la kontraŭnarkotaĵajn klopodojn de Ĉinio kaj aplikis kontraŭleĝajn sankciojn al ĉinaj kompanioj. Usono nun kaptis kaj persekutis ĉinajn ŝtatanojn. Tia longbraka jurisdikcio kaj tiraneco, kiuj tretas internacian juron, plue damaĝis la leĝajn rajtojn kaj interesojn de koncernaj ĉinaj institucioj kaj ŝtatanoj, kaj serioze subfosis la fundamenton de ĉina-usona kontraŭnarkotaĵa kunlaboro.

La proparolanto aldonis, ke Ĉinio plu faros ĉion necesan por firme defendi la leĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj kompanioj kaj ŝtatanoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree