Trafiko de konteneroj tra ĉinaj havenoj kreskis je 4,7% en 2022
Yu Publikigita: 2023-06-24 16:20:21

Donitaĵoj de la Ministerio pri Transportado montras, ke en 2022 la trafiko de konteneroj tra ĉinaj havenoj kreskis je 4,7% kompare kun la antaŭa jaro.

Entute 296 milionoj da dudek-futaj ekvivalentaj unuoj de konteneroj estis traktitaj ĉe la havenoj de la lando pasintjare, laŭ jara raporto pri la disvolviĝo de la transporta industrio, publikigita de la ministerio.

La ministerio diris, ke la kargotrafiko tra ĉinaj havenoj kalkuliĝis al ĉirkaŭ 15,69 miliardoj da tunoj en la periodo, kreskante je 0,9% komapre kun la antaŭa jaro.

Konkrete, la kargotrafiko tra la marbordaj havenoj de la lando kreskis je 1,6% komapre kun la antaŭa jaro ĝis 10,13 miliardoj da tunoj, dum varoj traktitaj ĉe landinternaj havenoj malpliiĝis je 0,3% ĝis 5,55 miliardoj da tunoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree