Vendrede ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al uganda prezidento Yoweri Kaguta Museveni pri atako kontraŭ lernejo en Ugando, kiu kaŭzis grandan perdon.
Xi diris, ke li estis konsternita informiĝinte pri la novaĵo, ke lernejo en la regiono Kasese en okcidenta Ugando estis atakita de teroristoj, kaj multaj homoj estis mortigitaj aŭ vunditaj. Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, li profunde funebras pri la senkulpaj mortintoj kaj esprimas sinceran simpation al la familioj de la mortintoj kaj al la vunditoj.
Xi diris, ke Ĉinio kondamnas ĉiajn perfortajn terorismajn agojn kaj daŭre firme subtenos la klopodojn de Ugando por batalo kontraŭ terorismo kaj konservo de nacia sekureco kaj stabileco.