En debato pri la komparo de ĉina kaj okcidenta sistemoj, franca entreprenisto subtenis Ĉinion
Ema Publikigita: 2023-06-25 18:31:40

Komence de aprilo okazis debato pri la komparo de ĉina kaj okcidenta sistemoj en la urbo Kembriĝo de Masaĉuseco, kie troviĝas Harvard Universitato kaj Masaĉuseca Instituto pri Teknologio. La debata video de franca entreprenisto Arnaud Bertrand subtenanta Ĉinion kaj fine gajninta venkon estis pridiskutita kun pasio en sociaj amaskomunikiloj, kaj altiris pli da homojn koni ĉi tiun “konanton de Ĉinio”, kiu amas ĉinan medicinon.

En la debato pri tio, ĉu la modelo de regado en Ĉinio superas tiujn en Eŭropo kaj Usono, Bertrand finfine venkis la 150-minutan debaton kun germana kontraŭ-ĉina " instruitulo" Adrian Zenz.

En la debato, Bertrand unue diskutis kio estas libereco. Li demandis retorike, ĉu homoj vere ĝuas ĉi tiujn liberecojn en Usono hodiaŭ?

Bertrand diris, ke la ĉina sistemo emfazas kolektivan liberecon, longdaŭran stabilecon kaj neŝanceleblan memdisvolvon, kaj ĉi tiu modelo ankaŭ pruviĝis pli amplekse profitigi la socion.

De libereco, stabileco, ĝis prospero, Bertrand plene pruvis sian vidpunkton surbaze de sia persona sperto en Ĉinio. Kontraste, la falsa instruitulo Adrian Zenz ripetis la mensogojn pri Ĉinio, kiuj estis elmontritaj multfoje. La eksterreta voĉdono pri la debato montris, ke Bertrand gajnis kompletan venkon.

La debato estis aranĝita de la Interkolegia Studa Instituto. Post kiam la video de la debato estis publikigita, ĝi altiris preskaŭ 1 200 komentojn en la platformo Youtube, kaj la plej multaj retumantoj esprimis sian subtenon por Bertrand.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree