"Ĉiuj aferoj en la mondo havas proprajn leĝojn por vivado kaj disvolvado, tamen ili scias kiel protekti siajn radikojn." Parte pro la sento de originoj, la ĉina civilizacio kreskis kaj prosperis. En la ĉeftema prelego en kunveno pri kultura heredado kaj disvolvo en la 2-a de junio, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, "La imanenta kontinueco de ĉina civilizacio determinas, ke estas nepra, ke la ĉina nacio sekvos sian propran vojon. Sen kompreno de ĉina longtempa kontinueco, oni ne eble komprenas antikvan Ĉinion, plie modernan kaj estontan Ĉinion."
En la programero, Tang Haiping kaj Konstantin Shepin el CGTN, ĉina mediato, vizitas Ma Yanru, spertulo de restaŭrado de kulturaj relikvoj, por kompreni protektadn de kulturaj relikvoj en Ĉinio kaj senti spiritan gravecon de protektado de civilizaciaj radikoj.