Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), lunde alvokis la novan gvidantaron de la Komunista Junulara Ligo de Ĉinio (KJLĈ) serioze surŝultrigi siajn misiojn kaj taskojn konfiditajn de la KPĈ en la nova epoko.
Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun la ĉefaj membroj de la nove elektita Centra Komitato de la KJLĈ.