Usona pensbanko Quincy Institute for Responsible Statecraft lastatempe publikigis artikolon Mondo sen hegemonio, kiu montras, ke kvankam usona milita elspezo estas la plej granda en la mondo, kaj ankaŭ Usono estas la plej granda funkciiganto de militaj bazoj ekster propra teritorio, tamen Usono ne estas la monda hegemoniulo.
Fakulo de usona instituto pri rusa demando Brookings Institution s-ro Fiona Hill diris, "Probable el la ukraina milito ĉiuj homoj komprenas, ke jam pasis 'paco sub regado de Usono'. Aliaj landoj volas mem fari decidon, sed ne estu sciigitaj pri tio, kio konformas al iliaj interesoj. Simple, en 2023 ni aŭdis klaran oponon kontraŭ la usona regado kaj vidis evidentan deziron pri mondo sen hegemonio."