Ĉinio kaj Eŭropo atingis konsenton malgraŭ politikaj bruoj
Yu Publikigita: 2023-06-26 16:37:47

Ĉina ĉefministro Li Qiang revenis al Pekino la 24an de junio post vizitoj al Germanio kaj Francio. En la lasta semajno, li havis vastan kontakton kun politikistoj kaj komercaj profesiuloj en Germanio kaj Francio, emfazante, ke la disvolviĝo de Ĉinio alportas oportunojn anstataŭ riskojn al la mondo. Gvidantoj de Germanio kaj Francio esprimis klaran oponon aŭ ne-subtenon al "malkuplo", dirante, ke ili oponas ajnan tendaran konfrontiĝon. Sub la internacia situacio kun ŝanĝiĝoj kaj tumulto, Ĉinio kaj Eŭropo atingis konsenton pri "ne-malkuplo" kaj antaŭenigo de kunlaboro, alportante pli da certeco al la mondo.
Ekde la fino de la pasinta jaro, Ĉinio kaj Eŭropo estigis novan ondon de altnivelaj interŝanĝoj. Germana ĉefministro Olaf Scholz, franca prezidento Emmanuel Macron, kaj aliaj gvidantoj el multaj eŭropaj landoj sinsekve vizitis Ĉinion, atingante serion de gravaj konsentoj kun la plej alta gvidanto de Ĉinio pri profundigo de duflankaj rilatoj kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo. Ĉina ĉefministro ĉi-foje vizitis Eŭropon kun la celo turni ĉi tiujn konsentojn en "konstruajn desegnaĵojn" kaj antaŭenigi praktikan kunlaboron inter la du flankoj.

Dum lia vizito en Germanio, ĉina kaj germana ĉefministroj kune prezidis la sepan Ĉina-Germanan Registaran Konsiliĝon, atestante la subskribon de serio da kunlaboraj interkonsentoj pri traktado de klimatŝanĝiĝo, novigo, altnivela fabrikado kaj aliaj. En Francio, la du flankoj de Ĉinio kaj Francio faris detalajn interŝanĝojn pri efektivigo de la strategia konsento inter la du ŝtatestroj, kaj Ĉinio estis invitita ĉeesti la Pintkunvenon pri la Nova Tutmonda Financada Pakto iniciatitan de Macron. La germana ĵurnalo Daily Mirror diris Ke Ĉinio ankoraŭ estas grava partnero de Germanio kaj Eŭropo. La ĵurnalo European Times opiniis, ke vastiĝanta kunlaboro inter Ĉinio kaj Francio povas servi kiel "stabila ankro" por la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Nun en Eŭropo estas malsamaj voĉoj kaj kompleksaj sintenoj pri kunlaboro kun Ĉinio, kion kaŭzis ambaŭ longtempaj ideologiaj faktoroj kaj interveno kaj subfosado de eksteraj fortoj por konservo de hegemonio. Antaŭ nelonge, altranga oficialulo de la Eŭropa Unio proponis la koncepton de "senriskigo", kiu kongruas kun "senĉinigo" de iuj okcidentaj amaskomunikiloj, kreante novajn bruojn pri kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo. 
Dum la eŭropa vojaĝo, la ĉina flanko faris klarigojn pri ĉi tiu demando en multaj okazoj, elsendante informojn, ke Ĉinio forte subtenas ekonomian tutmondiĝon, la fundamento de la longtempa ekonomia kresko de Ĉinio restas senŝanĝa kaj la reciprokprofita kaj kungajna kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo prezentas vastajn perspektivojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree