Ĉina ĉefministro Li Qiang renkontiĝis kun plenuma prezidanto de Monda Ekonomia Forumo
Ĝoja Publikigita: 2023-06-26 20:55:23

Ĉina ĉefministro Li Qiang renkontiĝis kun plenuma prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo Klaus Schwab lunde en urbo Tianjin, norda Ĉinio, antaŭ la malfermo de la 14a Jarkunveno de la Novaj Ĉampionoj de la Monda Ekonomia Forumo, ankaŭ konata kiel Somera Davos-Forumo.

Li diris, ke la monda ekonomio travivis tutmondiĝan disvolvon, jam frue estas la situacio de kunfandiĝo de ĉiuj. Ĉinio persistos en la vojo de paca disvolvo, firme plivastigos altnivelan malfermon, volas kune kun diversaj flankoj klopodi por continue konstrui malferman mondan ekonomion kaj akceli konstruon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Klaus Schwab diris, ke la Monda Ekonomia Forumo volas kune kun Ĉinio profundigi partnerecon, akceli komunikadon de diversaj flankoj, pliigi konfidon, plivastigi kunlaboron, realigi reciprokan utilon kaj komunan gajnon, kune trakti mondajn defiojn kiel klimatan ŝanĝiĝon kaj akceli konstruon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree