Ĉina ĉefministro Li Qiang renkontiĝis kun ĝenerala direktoro de MOK
Ĝoja Publikigita: 2023-06-26 20:56:30

Ĉina ĉefministro Li Qiang lunde en urbo Tianjin renkontiĝis kun Ngozi Okonjo-Iweala, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Komerco (MOK).

Li diris, ke Ĉinio ĉiam protektas plurflankan komercan sistemon kun la Monda Komerca Organizo kiel la kerno, plenumas sian promeson ĉe aliĝo al la organizo, ne nur disvolvas sin mem, sed ankaŭ profitigas la mondon. Ĉinio portos devojn kaj respondecojn konformajn al nivelo de sia ekonomia disvolvo kaj la kapablo, kaj protektos laŭleĝajn rajtojn de evoluantaj landoj.

Ngozi Okonjo-Iweala diris, ke depost aliĝo al la MOK, Ĉinio kontinue akcelas malfermon, subtenas plurflankan komercan sistemon kaj gajnis monde konatan atingon de disvolvo. La organizo atendas kun Ĉinio starigi fortan partnerecon kaj fari novan kontribuon al akcelo de reformo de la organizo kaj protekto de plurflanka komerca sistemo.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree