Wang Yi renkontiĝis kun Jacob Lew
Ĝoja Publikigita: 2023-06-26 21:07:07

Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la Centra Oficejo pri Eksterlandaj Aferoj, lunde en Pekino renkontiĝis kun Jacob Lew, prezidanto de direkcio de Nacia Komitato pri Rilatoj inter Usono kaj Ĉinio, kaj liaj sekvantoj.

Wang substrekis, ke malfaciloj de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono fontas de la serioza eraro de Usono en ĝia kogno pri Ĉinio kaj ĝia determino de Ĉinio, tial Usono alprenis serion da eraraj rimedoj al Ĉinio. Kaj ĉina politiko pri Usono konservas kontinuecon kaj stabilecon, ĉiam observas la principon, proponitan de prezidanto Xi Jinping, de reciproka respekto, paca kunekzistado, kunlaboro kaj komuna gajno. Usono devas praktike respekti justajn rajtojn de Ĉinio pri disvolvo, skrupule observi la principon de unu Ĉinio, protekti politikan bazon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj per realaj agoj efektivigi komunajn konsentojn atingitajn de la dulandaj ĉefoj en Balio, Indonezio, plenumi promeson, kiun Usono multfoje faris, renkonti Ĉinion duonvoje, stabiligi kaj plibonigi la dulandajn rilatojn.

 

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree