Ĉinio firme oponas usonajn akuzojn kontraŭ ĉinaj kompanioj pri fentanil-rilataj demandoj
Yu Publikigita: 2023-06-26 20:15:44

La Ministerio pri Komerco de Ĉinio diris lunde, ke Ĉinio firme oponas kaj forte kondamnas la akuzojn de Usono kontraŭ ĉinaj entreprenoj pri fentanil-rilataj demandoj.

La ministerio diris, ke tio estas tipa ago de unuflanka tiraneco fare de Usono por kontraŭleĝe akiri la tiel nomatajn pruvojn per "logkapta agado" kaj komenci la akuzojn.

Ĝi diris, ke Ĉinio ĉiam strikte plenumas kontraŭnarkotaĵajn politikojn, kaj ĝi la unua en la mondo listigis fentanil-rilatajn substancojn kiel klason. Ĉinio firme defendos la legitimajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj kompanioj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree