Ĉefministro Li: Ĉinio pretas fortigi strategian konfidon kun Barbadoso
Ĝoja Publikigita: 2023-06-26 15:06:06

Ĉina ĉefministro Li Qiang dimanĉe diris, ke Ĉinio pretas fortigi strategian konfidon kaj akceli kunlaboron en ĉiuj flankoj kun Barbadoso.

Dialogante kun ĉefministro de Barbadoso Mia Amor Mottley, Li diris, ke Pekino pretas konstrui la rilatojn inter Ĉinio kaj Barbadoso en modelon de unueco, solidareco kaj kungajna kunlaboro por evoluantaj landoj.

Li rimarkis, ke Barbadoso estas "bona amiko kaj partnero" de Ĉinio en la Kariba Regiono.

Ĉefministro de Barbadoso Mottley diris, ke Barbadoso sin dediĉas al plibonigo de vivo de popolo kaj akcelo de daŭripova disvolvo.

Ŝi diris, ke Barbadoso laboros kun Ĉinio sur la kampoj kiel agrikulturo, energio, infrastrukturo, redukto de malriĉeco kaj turismo por trakti mondajn defiojn, inkluzive de klimata ŝanĝiĝo.

Post la dialogo, la dulandaj gvidantoj atestis subskribon de nombro da dokumentoj de dulanda kunlaboro pri efektivigo de la Monda Disvolva Iniciato, blua ekonomio, loka kunlaboro, medicina kaj sanzorgo kaj novaj mediatoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree