Xi renkontiĝis kun mongola ĉefministro
Yu Publikigita: 2023-06-27 20:06:13

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun mongola ĉefministro Luvsannamsrai Oyun-Erdene en Pekino marde. En la renkontiĝo, ili alvokis, ke la du flankoj levu la ampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Mongolio al pli alta nivelo.

Xi diris al Oyun-Erdene, ke Ĉinio tre atentas disvolvon de la rilatoj kun Mongolio kaj estas fidinda kaj kunlabora partnero de Mongolio.

Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun Mongolio por esti la unua konstrui komunumon de Ĉinio kaj Mongolio kun komuna estonteco, kontinue profundigi amikecon, konfidon kaj kunlaboron inter la du landoj, antaŭenigi la duflankan ampleksan strategian partnerecon al pli alta nivelo kaj injekti pli da stabileco kaj certeco en la regionon.

Oyun-Erdene diris, ke Mongolio pretas labori kun Ĉinio por fari la rilatojn inter Mongolio kaj Ĉinio modelo de rilatoj inter ŝtatoj.

Oyun-Erdene aldonis, ke Mongolio persistas en la principo de unu Ĉinio, subtenas ĉinan starpunkton pri demandoj rilataj al Tajvano, Tibeto kaj Xinjiang.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree