“Ĝardeno de migrobirdoj” lago Ulan Suhai
Mirinda Publikigita: 2023-06-27 16:40:01

La lago Ulan Suhai en Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio estas la plej granda lago kaj humidtero en la basenoj de la Flava Rivero de Ĉinio kaj estas “natura reno”de ekologia sekureco de la Flava Rivero kaj ĉefa pasejo de migrado de migrobirdoj de eŭropo-azia kontinento. Tamen la lago iam estis damaĝita pro troa plugebligo kaj polucia akvo. En la lastaj jaroj la loka registaro persistas en integra regado de montoj, akvoj, arbaro kaj stepo, kaj aparte rekte kondukis la akvojn de la Flava Rivero por ekologia akvokomplektigo. La akvokvalito de lago Ulan Suhai paŝon post paŝo pliboniĝis kaj la ekologia funkcio konstante restariĝis. Nun ĉiujare preskaŭ ses milionoj da sovaĝaj birdoj vivis ĉi tie. Laborantoj de la humidtero periode patrolas la vojliniojn por observi kaj noti statojn de birdoj por garantii ilian sekurecon de kresko kaj manĝado. La lago Ulan Suhai refoje fariĝis ĝardeno de migrobirdoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree