Televida stacio AL Jazeera lastatempe elsendis raporton Ankoraŭ daŭras vundo kaŭzita de Vjetnama Milito, kiu jam finiĝis 50 jarojn. La raporto diras, ke en la 20-jara agresa milito Usono faris pli ol milionojn da bombadoj kaj atakoj kaj ĵetis ĉirkaŭ 5 milionojn da tunoj de municioj. Preskaŭ triono de la municioj, inkluzive de amasbomboj, ne eksplodis post kolizio. Nun jam 50 jarojn la milito finiĝis, tamen vjetnamaj kamparanoj kaj infanoj ankoraŭ povas trovi dekmilojn da eksplodaĵoj sub la grundo nur kelkajn centimetrojn.
En la pasintaj 50 jaroj en Vjetnamio, pli ol 100 mil homoj mortis aŭ vundiĝis pro la restaj eksplodaĵoj.