Ĉinio refutas falsajn komentojn pri nacia sekureca leĝo por HKSAR en Homrajta Konsilio de UN
Yu Publikigita: 2023-06-27 16:35:42

Ĉinio lunde refutis la falsajn komentojn de iuj landoj pri la Nacia Sekureca Leĝo por la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HKSAR).

Dum parolado en la 53a sesio de la Homrajta Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), ĉina reprezentanto diris, ke Ĉinio firme oponas intervenon de iu ajn lando aŭ ekstera forto en la internajn aferojn kaj juĝan suverenecon de Ĉinio sub la preteksto de homaj rajtoj.

La reprezentanto diris, ke la sendependeco de juĝistoj kaj advokatoj ludas gravan rolon en la juĝa protekto de homaj rajtoj. Ĉinio klopodas ebligi al ĉiu civitano ĝui justecon kaj egalecon en juĝaj kazoj kaj subteni al la UN, precipe al la homrajtaj mekanismoj de la UN, efektivigi laboron en ĉi tiu kampo en senpartia, objektiva kaj kredinda maniero.

La reprezentanto akcentis, ke depost la efektivigo de la Nacia Sekureca Leĝo, la HKSAR eniris novan etapon de kaoso ĝis regado kaj prospero, kaj ke laŭleĝa regado estis denove emfazita, kaj la rajtoj kaj liberecoj de honkongaj loĝantoj estas pli bone protektataj. La laŭleĝa regado kaj juĝa sendependeco en la HKSAR estas garantiitaj per la Baza Leĝo, kaj la tribunaloj sendepende faras procesojn sen iu ajn interveno.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree