Ĉina ĉefministro donis parolon en malfermo de Somera Davos-Forumo
Ĝoja Publikigita: 2023-06-27 16:06:51

Ĉina ĉefministro Li Qiang marde donis parolon en malfermo de la 14-a Jarkunveno de la Novaj Ĉampionoj de la Monda Ekonomia Forumo, ankaŭ konata kiel Somera Davos-Forumo, en la municipo Tianjin, norda Ĉinio.

Li diris en sia parolado, "Spertinte la baton de mondaj krizoj, ni devas pli alte ŝati solidarecon kaj kunlaboron."

Li diris, ke pasintajn pli ol tri jarojn ĉiuj landoj batalis kontraŭ pandemio KOVIM-19, kio montris grandan forton de la homaro unuiĝi kaj zorgi unu pri la alia en malfacila tempo.

Li diris ankaŭ, ke antaŭ gravaj krizoj, neniu lando povas resti sen iu ajn perdo kaj damĝo aŭ la sola solvi problemojn. Li aldonis, ke la homaro alfrontas ankaŭ mondajn defiojn kiel klimatan ŝanĝiĝon, ŝuldajn riskojn, malrapidan kreskon kaj breĉon de riĉeco.

Li rimarkis"Kiel komunumo kun komuna estonteco, ni devas alte ŝati fruktojn de kunlaboro kaj akcepti la koncepton de kungajna kunlaboro, kaj labori kune por trakti tiujn mondajn defiojn kaj akceli progreson de la homaro."

Li substrekis, ke la mondo bezonas komunikadon anstataŭ fremdiĝon, kunlaboron anstataŭ konfrontiĝon, malfermon anstataŭ izoliĝon, kaj pacon anstataŭ konflikton.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio havas plenan konfido kaj kapablon por atingi stabilan kaj daŭran altkvalitan disvolviĝon de sia ekonomio en la venonta longa tempo. Kaj Ĉinio pretas firme persisti en merkata ekonomio kaj subteni liberan komercon por konduki la mondan ekonomion al la estonteco pli inkluziva, pli fleksebla kaj pli daŭripova.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree