Xi renkontiĝis kun barbadosa ĉefministro
Yu Publikigita: 2023-06-27 20:04:57

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun barbadosa ĉefministro Mia Amor Mottley en Pekino marde.

Xi diris, ke Barbadoso estas la lando en la orient-kariba regiono, kiu plej frue starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, kaj ĝi estas ankaŭ bona amiko kaj partnero de Ĉinio en la regiono. Kvankam Ĉinio kaj Barbadoso estas disigitaj de maroj kaj oceanoj, tamen ili havas samajn aspirojn kaj kunlaboras, kontinue profundigante kaj disvolvante siajn rilatojn.

Xi akcentis, ke Ĉinio kaj Barbadoso devas profundigi politikan reciprokan konfidon kaj plu kompreni kaj subteni unu la alian pri demandoj rilataj al la kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Kiel evoluantaj landoj, Ĉinio kaj Barbadoso ĝuas multajn komunajn komprenojn en kampo de disvolviĝo kaj havas grandan potencialon de kunlaboro. La du flankoj devas vastigi praktikan kunlaboron kaj profiti de la okazo konstrui la Zonon kaj Vojon por vastigi kunlaboron en infrastruktura konstruo, cifereca ekonomio, klimata ŝanĝiĝo, nova energio, agrikulturo, medicino kaj sanzorgo kaj aliaj kampoj. Ĉinio subtenas siajn entreprenojn kunlabori kun Barbadoso. Li aldonis, ke ambaŭ flankoj ankaŭ bezonas intensigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn kaj vastigi personarajn interŝanĝojn.

Mottley diris, ke Barbadoso firme subtenas la principon pri unu Ĉinio, tre aprezas la filozofion de Ĉinio, kaj volas lerni la spertojn de Ĉinio kaj aktive partopreni en la efektivigo de la Tutmonda Disvolva Iniciato, Tutmonda Sekureca Iniciato kaj Tutmonda Civilizacia Iniciato. Barbadoso esperas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio pri traktado de klimata ŝanĝiĝo, akvaj resursoj, cifereca breĉo, medicino kaj sanzorgo kaj aliaj kampoj. Barbadoso persistas en multflankismo, oponas "malkuplon kaj rompon de provizaj kaj industriaj ĉenoj", kaj volas plu akceli la disvolviĝon de kariba-ĉinaj rilatoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree