Xi renkontiĝis kun nov-zelanda ĉefministro
Yu Publikigita: 2023-06-27 20:04:18

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun nov-zelanda ĉefministro Chris Hipkins en Pekino marde.

Xi diris, ke depost la enoficiĝo kiel ĉefministro, Hipkins plurfoje diris, ke li donas gravecon al la rilatoj kun Ĉinio kaj plifortigos kunlaboron kun Ĉinio. Xi aldonis, ke li tre aprezas ĉi tion, kaj ke en 2014, li vizitis Nov-Zelandon kaj ambaŭ flankoj anoncis la starigon de ampleksa strategia partnereco. En la pasinta jardeko, la rilatoj inter Ĉinio kaj Nov-Zelando konservis sanan kaj stabilan disvolviĝon, alportante efektivajn avantaĝojn al la popoloj de ambaŭ landoj. Li akcentis, ke la vizito de Hipkins al Ĉinio estas tre signifa, kaj ambaŭ flankoj devas klopodi kune por malfermi novajn 50 jarojn da duflankaj rilatoj kaj antaŭenpuŝi la ĉina-novzelandan ampleksan strategian partnerecon por longtempa kaj stabila disvolviĝo.

Hipkins esprimis dankon pro la ŝanco renkontiĝi kun Xi kaj diris, ke la lasta jaro markis la 50an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Nov-Zelando kaj Ĉinio, kio estas grava mejloŝtono en la duflankaj rilatoj. La duflankaj rilatoj estas multkampaj kaj multnivelaj, kovrante gravajn kampojn ekonomian, civilan kaj kulturan. Li esprimis esperon, ke la vizito povos plue antaŭenigi kunlaboron inter la du flankoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree