Xi renkontiĝis kun vjetnama ĉefministro
Yu Publikigita: 2023-06-27 20:05:33

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun vjetnama ĉefministro Pham Minh Chinh en Pekino marde. En la renkontiĝo Xi diris, ke Ĉinio kaj Vjetnamio devas fortigi interŝanĝojn de regada sperto, persisti en la koncepto meti la popolon sur la unuan lokon, kaj firme subteni unu la alian por preni socialisman vojon konforman al iliaj naciaj kondiĉoj kaj la modernigan vojon kun iliaj propraj karakterizaĵoj.

Xi diris, ke Ĉinio rigardas Vjetnamion kiel prioritaton de sia najbara diplomatio, kio estas strategia elekto farita de Ĉinio sur la bazo de longtempa disvolvo de la dulandaj rilatoj.

Xi diris ankaŭ, ke antaŭ la pli kaj pli serioza kaj komplika internacia situacio, Ĉinio kaj Vjetnamio devas laŭ la spirito de egaleco, reciproka profito, solidareco, konfido kaj kungajna kunlaboro labori kune kaj serĉi komunan disvolvon por profitigi la du popolojn, kaj injekti pli da stabileco en la kaosan mondon.

Pham diris, ke Ĉinio estas la monda potenco kaj proksima najbaro de Vjetnamio, kaj daŭripova disvolvo de longtempaj kaj bonaj rilatoj inter Vjetnamio kaj Ĉinio ĉiam estas la strategia elekto kaj la unua prioritato de la Komunista Partio de Vjetnamio kaj la vjentnama registaro.

Li diris ankaŭ, ke Vjetnamio firme observas la principon de unu Ĉinio, subtenas la Mondan Disvolvan Iniciaton, la Mondan Sekurecan Iniciaton, kaj la Mondan Civilizacian Iniciaton, proponitajn de Xi, samtempe subtenas aliĝon de Ĉinio al Kompleksa kaj Progresiva Interkonsento pri Trans-Pacifika Partnereco, kaj kontinue kaj aktive partoprenos en konstruado de la Zono kaj Vojo, profundigos kunlaboron sur diversaj kampoj, kaj antaŭenigos la rilatojn inter Vjetnamio kaj Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree