Ĉinio kaj Nov-Zelando merkrede publikigis komunan deklaron, konsentante plifortigi altnivelan kontakton, profundigi kunlaboron, pliigi komprenon kaj regi malkonsentojn.
La deklaro estis publikigita dum la oficiala vizito de nov-zelanda ĉefministro Chris Hipkins al Ĉinio. Laŭ la invito de ĉina ĉefministro Li Qiang, nov-zelanda ĉefministro faras oficialan viziton al Ĉinio de la 25a ĝis la 30a de junio.
Laŭ la deklaro, la du flankoj reasertis reciprokan respekton al suvereneco kaj teritoria integreco konforme al la Ĉarto de la UN. Tial, Nov-Zelando reasertis sian persiston en la politiko de unu Ĉinio.
La du flankoj konsentis baziĝi sur la lastatempaj dialogoj pri eksterlandaj aferoj, komerco kaj ekonomio, kaj defendo kaj plifortigi kunlaboron en nutraĵa sekureco, agrikulturo, dogano kaj komerca faciligo, scienca kaj teknologia novigo kaj leĝplenumo.
Protokolo pri ĝisdatigo de la Liberkomerca Interkonsento inter Ĉinio kaj Nov-Zelando validiĝis en 2022. En sia komuna deklaro, la du landoj bonvenigis la ĝisdatigitan Liberkomercan Interkonsenton kaj promesis komenci intertraktadon pri la negativa listo de serva komerco ene de 2023.
Ili ankaŭ esprimis volon plifortigi duflankan komercon, vastigi kunlaboron en reta komerco, serva komerco kaj verda ekonomio kaj antaŭenigi la starigon de dialoga mekanismo pri novenergiaj veturiloj.