Aŭskultu komentojn de japanaj turistoj pri vera Xinjiang
Yu Publikigita: 2023-06-28 17:52:57

"Adiaŭ, Xinjiang!" Tagmeze de la 27a de junio, japana turisto Watanabe Yumi kaj ŝiaj kunvojaĝantoj malvolonte finis sian vojaĝon al Xinjiang. Dum 9 tagoj, la 20-persona japana turisma grupo vizitis Urumĉion, Turpanon, Korlaon, kaj Kaŝgaron por profunde sperti la lokajn morojn kaj etnajn kulturojn en Xinjiang. “Ĝi estas tiel bela!” “Estas mirinde!” “La lokanoj estas tre amikaj.” Membroj de la turisma grupo rekte elsendis la tutan vojaĝon per sociaj komunikiloj, dividante siajn spertojn en Xinjiang kun tutmondaj retumantoj, kaj ricevis multajn ŝatojn .

Kia estas Xinjiang? La ĉina ambasadorejo en Japanio antaŭe komencis varban kampanjon por vizito al Xinjiang, kaj japanoj aktive anoncis aliĝon al la vojaĝo per sia pago, inkluzive de la grupo gvidata de Watanabe Yumi. En ĉi tiu japana turisma grupo al Xinjiang estas maljunuloj en aĝo de sepdek ĝis okdek jaroj kaj elementaj lernejanoj, laboristoj kaj emeritoj. Antaŭ la ekiro, ili ĉiuj dubis pri la negativaj raportoj de japanaj amaskomunikiloj pri Xinjiang. Ĉu Xinjiang estas vere tia? Kun tiaj duboj, ĉi tiuj ordinaraj japanaj turistoj alvenis al Xinjiang.

La turisma grupo vizitis entreprenojn, vidindejojn, malnovajn stratojn en antikvaj urboj, havante "nul-distancan kontakton" kun Xinjiang. Dum vizito al kotona kultivejo, Akihiko Inoue, unu el membroj de la grupo, ekkriis "tre skue", kiam li eksciis, ke semado de 303 muoj da kotonaj kampoj daŭras nur 2 tagojn kaj profesiaj senpilotaj aerveturiloj povas fini pesticidan ŝprucadon kaj alian laboron en 5 horoj. Li diris, ke tio tute diferencas de la tiel nomata "devigita laboro" raportita de japana amaskomunikiloj, ĉar Xinjiang jam atingis altnivelan mekanizadon. En tekstila fabriko, kiam Watanabe Yumi vidis efikajn aŭtomatajn ŝpinmaŝinojn kaj memfidajn laboristojn, ŝi pridubis la tiel nomatajn demandojn pri homaj rajtoj en Xinjiang, kiujn disvastigis japanaj amaskomunikiloj. Ŝi diris, ke ŝi devas publikigi la faktojn, kiujn ŝi vidis, en sociaj komunikiloj, por ke pli multaj homoj komprenu la veran Xinjiang.

Estas proverbo en Japanio kaj Ĉinio, “Unu vido pli valoras ol cent aŭdoj.” Ĉi-foje, la japana turisma grupo denove pruvis per siaj propraj spertoj, ke la vera Xinjiang tute diferencas de tio, kion iuj okcidentaj amaskomunikiloj raportis. En la estonteco, ni bonvenigas pli da alilandaj amikoj viziti kaj rigardi Xinjiang. Tiu bela, riĉa, harmonia kaj paca Xinjiang estas la vera Xinjiang.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree