Ĉinio plu liveros fortan kinetenergion por tutmonda ekonomia renormaliĝo
Yu Publikigita: 2023-06-28 17:59:54

La 14a Jarkunveno de la Novaj Ĉampionoj de la Monda Ekonomia Forumo, konata ankaŭ kiel la Somera Davos-Forumo, okazas en la ĉina municipo Tianjin de la 27a ĝis la 29a de junio. Ĉirkaŭ 1 500 reprezentantoj de diversaj rondoj el pli ol 90 landoj kaj regionoj de la mondo kunvenas por diskuti pri daŭripova disvolviĝo de la monda ekonomio. Ĉina ĉefministro Li Qiang promesis en la malferma ceremonio, ke Ĉinio plu liveros fortan kinetenergion por la renormaniĝo kaj kresko de la monda ekonomio.

Multaj reprezentantoj ĉeestantaj la kunvenon esprimis klaran oponon kontraŭ malkuplo kaj rompo de provizaj kaj industriaj ĉenoj en la nomo de "senriskigo". Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Komerco, Ngozi Okonjo-Iweala, diris, ke estos granda ekonomia perdo al la tutmonda ekonomio, kaj precipe evoluantaj landoj estos grave damaĝitaj, se aperos "komerca malkuplo".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree