Plej alta leĝdonanto renkontiĝis kun ĉefministroj de Barbadoso, Nov-Zelando, Mongolio kaj Vjetnamio
Ĝoja Publikigita: 2023-06-28 17:46:06

Ĉina plej alta leĝdonanto Zhao Leji marde renkontiĝis respektive kun ĉefministro de Barbadoso Mia Amor Mottley, ĉefministro de Nov-Zelando Chris Hipkins, ĉefministro de Mongolio Luvsannamsrai Oyun-Erdene kaj ĉefministro de Vjetnamio Pham Minh Chinh.


En la renkontiĝo kun Mottley, Zhao, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), diris, ke la NPK de Ĉinio volas fari plurnivelan kaj multkanalan komunikadon kaj interŝanĝojn kun la barbadosa leĝdona instanco por reciproka lernado de leĝdonaj kaj regadaj spertoj.

Mottley diris, ke Barbadoso sincere dankas Ĉinion pro ĝia valora helpo en batalo kontraŭ KOVIM-19, disvolvo de ekonomio, plibonigo de popola vivo, esperas lerni ĉinan sperton kaj intime kunlabori kun Ĉinio en duflankaj kaj plurflankaj aferoj.

En sia renkontiĝo kun Hipkins, Zhao prezentis la koncepton kaj efektivigon de ĉina modernigo, substrekante, ke Ĉinio rigardas Nov-Zelandon kiel gravan partneron sur la vojo de ĉina modernigo.

Hipkins diris, ke Nov-Zelando firme sekvas la principon de unu Ĉinio, volas fortigi kunlaboron kun Ĉinio sur kampoj de kulturo, ekonomio kaj komerco, teni intimajn interŝanĝojn inter leĝdonaj instancoj kaj antaŭenigi dulandajn rilatojn.

En sia renkontiĝo kun Oyun-Erdene, Zhao diris, ke la du flankoj devas man-en-mane marŝi sur la vojo de modernigo, efektive plenumi siajn strategiojn pri disvolvo kaj atingi komunan prosperon.

Oyun-Erdene diris, ke Mongolio tre atentas disvolvon de la rilatoj kun Ĉinio, persistas en la principo de unu Ĉinio, subtenas serion da gravaj mondaj iniciatoj proponitaj de Ĉinio, kaj esperas lerni ĉinajn spertojn pri regado de la partio kaj la lando.

En la renkontiĝo kun Pham Minh Chinh, Zhao diris, ke Ĉinio kaj Vjetnamio havas multajn komunajn temojn pri disvolo de socialisma demokratio kaj konstruado de socialisma socio sub leĝo kaj regularo, aldonante, ke la NPK de Ĉinio volas labori kun la Nacia Asembleo de Vjetnamio por pli forte akceli dulandan pragmatan kunlaboron, solidigi publikan opinion pri konstruo de la dulandaj rilatoj, kaj antaŭenigi la kontinuan disvolvon de la socialisma demokratio.
Pham diris, ke Vjetnamio firme persistas en la principo de unu Ĉinio kaj volas profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun Ĉinio por defendi regionan stabilecon kaj atingi prosperon kaj disvolvon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree