Ĉina ĉefministro ĉeestis al dialogo de entreprenoj en Somera Davos-Forumo
Ĝoja Publikigita: 2023-06-28 17:39:32

Ĉina ĉefministro Li Qiang marde ĉeestis al dialogo de entreprenistoj en la 14-a Jarkunveno de Novaj Ĉampionoj, ankaŭ konata kiel Somera Davos-Forumo, en la ĉina norda municipo Tianjin, kaj interŝanĝis ideojn kun entreprenistoj.

La dialogon prezidis Klaus Schwab, plenuma prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo kaj en ĝi partoprenis Ngozi Okonjo-Iweala, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Komerco kaj pli ol 120 entreprenistoj el pli ol 20 landoj.

Li diris, ke la saĝo kaj forto de entreprenistoj estas nedisigeblaj fortoj por ekonomia disvolvo, kaj li esperas, ke entreprenistoj povos pliigi komprenon pri Ĉinio.

Li diris, ke Ĉinio estas granda lando malferma, inkluzivema kaj honesta, kiu ne nur sin dediĉas al propra disvolvo, sed ankaŭ aktive dividas siajn oportunojn kun aliaj landoj.

Li diris ankaŭ, ke ĉina disvolvo povas injekti stabilecon kaj pozitivan energion kaj alporti senton de sekureco al la resto de la mondo.

Li menciis, ke Ĉinio volas labori kun entreprenistoj el ĉiuj landoj por pliigi movfortojn de altkvalita disvolvo per altnivela malfermo kaj kunlaboro kaj aldoni certecon al la monda ekonomio.

Ĉeestantaj entreprenistoj diris, ke Ĉinio estas la plej vigloplena merkato kun giganta kreska potencialo, kaj esprimis la volon partopreni en la altkvalita disvolvo de ĉina ekonomio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree