Li Qiang gratulas Petteri Orpo pro lia enoficiĝo kiel finna ĉefministro
Yu Publikigita: 2023-06-28 20:39:49

Ĉina ĉefministro Li Qiang lunde sendis mesaĝon al Petri Orpo, gratulante lin pro lia enoficiĝo kiel finna ĉefministro.

Li diris en sia mesaĝo, ke en la pasintaj jaroj, la ĉina-finna novtipa partnereco adaptiĝa al la estonteco kontine progresis, kaj ke li volas labori kun Orpo por preni la 70an datrevenon de la subskribo de la interregistara komerca interkonsento inter la du landoj kiel novan deirpunkton, pliigi politikan reciprokan konfidon, konservi altnivelajn interŝanĝojn, profundigi praktikan kunlaboron, vastigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn, kaj alporti efektivajn avantaĝojn al popoloj de ambaŭ landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree