Ĉina ĉefministro Li Qiang marde antaŭtagmeze en Pekino interparolis kun nov-zelanda ĉefministro Chris Hipkins, kiu faras oficialan viziton al Ĉinio.
Li diris, ke en la pasintaj pli ol 50 jaroj post la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Nov-Zelando, la du landoj ĉiam estis en la antaŭa vico de la rilatoj de Ĉinio kun okcidentaj landoj kaj fariĝis la modelo de kungajna kunlaboro inter landoj kun malsamaj socisistemoj, historioj, kulturoj, disvolvaj stadioj kaj ekonomioj. En 2024 estos la 10-a datreveno de la starigo de la ampleksa strategia partnereco de Ĉinio kaj Nov-Zelando, Ĉinio volas kun Nov-Zelando pluapaŝe profundigi tradician amikecon, kune levi kunlaboron sur diversaj kampoj al pli alta nivelo por pli bone profitigi la du popolojn, la azi-pacifikan regionon kaj la tutan mondon.
Chris Hipkins diris, ke la du landoj havis vastan kaj profundan kunlaboron en diversaj niveloj kaj sur malsamaj kampoj. Nov-Zelando firme plenumas la politikon de unu Ĉinio, volas profundigi kun Ĉinio interŝanĝojn kaj kunlaboron sur la kampoj de ekonomio, komerco, scienco, teknologio kaj eduko, fortigi komunikadon kaj kunaranĝon pri aferoj de pacifikaj insullandoj kaj plurflankaj aferoj kaj man-en-mane trakti mondajn defiojn kiel klimatan ŝanĝiĝon.
Poste, ili komune atestis subskribon de multaj dokumentoj pri duflanka kunlaboro pri scienco kaj teknologio kaj aliaj.