Somera Davos-Forumo rankontas ĉinan historion pri kreskado
Ĝoja Publikigita: 2023-06-29 20:12:38

La Somera Davos-Forumo okazanta en la ĉina norda municipo Tianjin altiris pli ol 1 500 ĉeestantojn el rondoj de politiko, komerco kaj akademio el proksimume 100 landoj kaj regionoj. La forumo ĉefe temas pri "Spirito de Entreprenistoj: Kinetforto de Monda Ekonomio", kaj unu el ĝiaj kernaj temoj estas "rekomenco de kreskado", kio celas la nunan realon kaj enkorpigas fortan deziron de homoj.

Necesas kineta energio por kresko. De kie venas kineta energio? La sumo de varokomerco de Ĉinio, la monde dua plej granda ekonomio, okupis la unuan lokon de la mondo en sinsekvaj ses jaroj, tial Ĉinio nature fariĝis la fokuso de homoj. En la pasintaj dek jaroj, estis 6,2% la jara averĝa kreska proporcio de ĉina ekonomio, kaj ĝia kontribuo al la monda ekonomia kresko meznombre superis 30%. La ĉina ekonomio estas la plej forta motoro por la monda ekonomia kreskado. Ĝenerala direktoro de Monda Ekonomia Forumo Borge Brende diris intervjuate, ke la kresko de ĉina ekonomio estas pli rapida ol tiu de la monda ekonomio kaj la kontribuo de ĉina ekonomio al la monda ekonomia kresko probable atingos 36%.

La unuan tagon de la Somera Davos-Forumo publikiĝis blanka libro nomata Verda Hidrogeno en Ĉinio – Vojmapo por Progreso, en kiu estas listigitaj 35 rimedoj por atingi karbonan kulminon antaŭ 2030 en Ĉinio. Kaj en 2022 la noviga indico de Ĉinio leviĝis ĝis la 11-a loko en la mondo, kaj la 1-a loko inter ekonomioj kun meznivela salajaro. Sekve de tio, ke Ĉinio akcelas altkvalitan disvolvon kaj profunde plenumas strategion de disvolvo per novigo, estos eligataj pli da kineta energio por ekonomia kreskado.

Por mondaj entreprenoj, en Ĉinio troviĝas ne nur "belaj historioj pri kreskado", sed ankaŭ oportunoj de komuna gajno. Entreprenisto Alex Zhavoronkov movis la ĉefstabejon de sia kompanio al Ĉinio ĝuste pro altnivelaj teknikaj talentuloj kaj forta kapablo turni scienc-esplorajn fruktojn en produktojn en Ĉinio.

Por mondaj entreprenoj, la 14-a Somera Davos-Forumo estas vojaĝo ne nur de fido, sed ankaŭ de konsento kaj komuna agado. Sekve de antaŭenigo de ĉina modernigo, la mondo ĝuos pli da kunlaboraj oportunoj el Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree