Peng Liyuan alparolis Ĉina-Afrikan Virinan Forumon per videoligo
Ĝoja Publikigita: 2023-06-29 20:22:47

Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj speciala sendito de UNESKO por akcelo de edukado de infaninoj kaj virinoj, alparolis Ĉina-Afrikan Virinan Forumon per videoligo.

Peng diris, ke Ĉinio kaj Afriko estas komunumo kun komuna estonteco, kiu kundividas feliĉon kaj malfeliĉon, kaj virinoj estas gravaj membroj de la familio de ĉina-afrika amikeco. Multajn jarojn kadre de Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, virinoj de Ĉinio kaj Afriko man-en-mane skribis brilajn movimentojn de unuiĝo, kunlaboro kaj komuna progreso.

Ŝi diris ankaŭ, ke Ĉinio kaj Afriko tre atentas disvolvon de aferoj rilataj al virinoj. Ĉinio aktive perfektigas leĝsistemon rilatan al garantio de virinaj interesoj, levas nivelon de edukado por virinoj, subtenas entreprenadon de virinoj, plibonigas sanservon por infanoj kaj virinoj kaj kreas bonan medion por ĉiuflanka disvolvo de virinoj. Sur la vojo akcelanta virinajn aferojn, Ĉinio volas kun Afriko marŝi en la sama direkto por sama celo.

Tiutage malfermiĝis Ĉina-Afrika Virina Forumo en Changsha, ĉefurbo de Hunan-provinco, Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree