Ĉina ĉefministro Li Qiang marde antaŭtagmeze en Pekino interparolis kun Luvsannamsrai Oyun-Erdene, mongola ĉefministro, kiu faras oficialan viziton al Ĉinio.
Li diris, ke Ĉinio kaj Mongolio estas gravaj najbaroj kaj konservo de longtempaj kaj stabilaj bonnajbaraj kunlaboraj rilatoj konformas al bazaj interesoj de la du popoloj. Ĉinio volas kune kun Mongolio plenumi bone gravajn konsentojn atingitajn de la dulandaj ŝtatestroj, daŭre riĉigi enhavon de la ĉina-mongola ampleksa strategia partnereco, profundigi duflankan politikan konfidon kaj reciprokutilan kunlaboron kaj rapidigi konstruon de la komunumo de la du landoj kun komuna estonteco por pli profitigi la du popolojn.
Luvsannamsrai Oyun-Erdene diris, ke Mongolio kaj Ĉinio konfidis unu la alian, amike kunekzistas, subtenis intiman kontaktadon kaj kunlaboron kaj starigis modelon de rilatoj inter landoj.
Poste, ili komune atestis subskribon de multaj dokumentoj pri duflanka kunlaboro pri trafiko kaj aliaj.