Xie Feng, ĉina ambasadoro al Usono, la 28-an de junio, estis invitata ĉeesti al kunveno de Progresinta Medicina Teknologio kaj faris prelegon, substrekante, ke ĉina nova vojaĝo alportos novan disvolvon kaj kreos novajn oportunojn.
Ambasadoro Xie emfazis, ke malfermo estas la ĉina fundamenta ŝtata politiko. Ĉinio estas la ĉefa komerca partnero de pli ol 140 landoj kaj regionoj, kaj la plej grava eksporta merkato de pli ol 50 landoj kaj regionoj. Nur per kontinua malfermo, ĉina modernigo povos esti realigata. Ĉinio havas neniun kialon fermi siajn pordojn, tamen iuj landoj esperas fermi la pordojn al Ĉinio.