Tutmonda turneo Vojaĝo tra Civilizacioj komencita ĉe UN
Yu Publikigita: 2023-06-30 20:47:38

Ĉina Komunikila Grupo okazigis inaŭguran ceremonion por sia tutmonda turneo Vojaĝo tra Civilizacioj la 29an de junio en la nov-jorka stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN). Miguel Ángel Moratinos, ĝenerala vicsekretario de la UN kaj alta reprezentanto de la Alianco de Civilizoj de la UN, Movses Abelian, ĝenerala vicsekretario de la UN, kaj Xu Haoliang, ĝeneralaj vicsekretario de la UN, Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, reprezentantoj kaj diplomatoj de Belgio, Serbio, Nikaragvo, Sirio, Kiribato, Rusio kaj Hungario al la UN, ĵurnalistoj kaj amikaj personoj el diversaj rondoj ĉeestis la ceremonion.

Speciala ekspozicio de la tutmonda turneo Vojaĝo tra Civilizacioj ĉe la UN estas organizita de la ĝenerala stacio de Ĉina Komunikila Grupo al la UN sub la helpo de la ĉina misio al la UN, Asocio por Usona-Ĉina Amikeco kaj Ĉina Librejo de la UN. La tutmonda turneo okazos de junio ĝis novembro en Usono, Britio, Egiptio, Kenjo kaj Perujo.

Shen Haixiong, vicdirektoro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo, diris en la ceremonio, ke sub la gvidado de grandioza plano desegnita de la Tutmonda Civilizacia Iniciato de ĉina prezidanto Xi Jinping, la ĉina popolo penas konstrui modernan civilizacion de la ĉina nacio kaj puŝi homajn civilizaciojn por nova progreso. Ĉina Komunikila Grupo efektivigos sian mision kiel amaskomunikilo, novigos kaj disvastigos ĉinan civilizacion, intensigos internaciajn interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn, antaŭenigos dialogon inter tutmondaj civilizacioj kaj dediĉos saĝon kaj forton por profundigi amikecon kaj komprenon inter popoloj de ĉiuj landoj kaj akceli konstruadon de la homa komunumo kun komuna estonteco.

Shen Haixiong alparolas la inaŭguran ceremonion.

Alparolas la inaŭguran ceremonion Miguel Ángel Moratinos, ĝenerala vicsekretario de la UN kaj alta reprezentanto de la Alianco de Civilizoj de la UN.

Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, alparolas la inaŭguran cermonion.

Lily Gray, oficialulo pri interrilato ĉe la Nov-Jorka Oficejo de UNESKO, alparolas la inaŭguran ceremonion.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree