Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, vendrede diris, ke laŭ invite de hinda ĉefministro Narendra Modi, ĉina prezidanto Xi Jinping per videoligo en Pekino ĉeestos al konferenco de la 23-a kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) kaj faros gravan paroladon la 4an de julio.