Kiel Ĉinio havas aferon kun mondo? Jen nova leĝo
Yu Publikigita: 2023-07-01 17:23:06

Ekde la 1a de julio estas valida la Leĝo pri Eksterlandaj Rilatoj de la Ĉina Popola Respubliko. Ĝi estas la unua baza, programeca kaj ampleksa leĝo pri eksterlandaj rilatoj de la lando, disponigante pli ampleksan leĝan fundamenton por la interŝanĝoj de Ĉinio kun la mondo. Ĝi ebligos al la mondo pli bone kompreni Ĉinion, ĝian firman kredon pri antaŭenigo de konstruado de la homa komunumo kun komuna estonteco kaj ĝian decidon kaj respondecon protekti nacian suverenecon, sekurecajn kaj disvolvajn interesojn, kaj ankaŭ internacian senpartiecon kaj justecon. La sinpapura ĵurnalo Lianhe Zaobao citis rimarkojn de fakuloj, opiniante, ke la leĝo reflektas la principojn de la ekstera politiko de Ĉinio kaj formale difinas la diskurson de la ĉina reganta partio gvidanta eksterlandajn aferojn.

Nun okazas senprecedencaj ŝanĝiĝoj al la rilatoj de Ĉinio kun la mondo. Unuflanke, Ĉinio estas ĉefa subtenilo de paco kaj stabileco de la mondo, kaj grava motoro de tutmonda ekonomia kresko, kaj aliflanke, la disvolviĝo de Ĉinio alfrontas pli kompleksan internacian situacion. De la fino de junio 2023, ekzistas 52 efikaj leĝoj pri eksterlandaj rilatoj en Ĉinio, sed restas iuj mankoj kaj malfortaĵoj, precipe pri protekto de nacia suvereneco, sekurecaj kaj disvolvaj interesoj. Sub tia situacio, unuigita leĝdono pri eksterlandaj rilatoj ne nur estas la postulo de ampleksa laŭleĝa regado de Ĉinio, sed ankaŭ donos pli potencan juran garantion por la interŝanĝoj de Ĉinio kun la mondo.

La Leĝo pri Eksterlandaj Rilatoj konsistas el 6 ĉapitroj kaj 45 artikoloj, kovrante ĉiujn aspektojn de eksterlandaj rilatoj kaj eksterlandaj laboroj. Tamen iuj okcidentaj amaskomunikiloj troigis ĉinajn kontraŭrimedojn al okcidentaj sankcioj, asertante, ke ĉi tiu leĝo estas "agresema". La aserto "vidi nur arbojn, sed ne arbarojn" ŝajnas malvasta kaj unuflanka.

Estas internacia praktiko, ke iu ajn lando leĝdonas pri eksterlandaj rilatoj en malsamaj formoj. La ĉefa celo de Ĉinio por ĉi tiu leĝdono estas ekspliki la sintenon kaj opiniojn de Ĉinio pri eksterlandaj interŝanĝoj, plibonigi sistemojn de Ĉinio pri la eksterlandaj rilatoj, kaj elmontri al la mondo la konceptojn de paco, disvolviĝo, kunlaboro kaj komuna gajno per laŭleĝa regado, disponigante pli ampleksan leĝan bazon por disvolvo de eksterlandaj rilatoj kaj akcelo de internacia kunlaboro.

Por la internacia komunumo, multaj enhavoj de la leĝo estas konataj. Ĝi estas jura procezo, kiu transformas la longtempan eksteran politikon de Ĉinio en leĝon, deklarante, ke Ĉinio ĉiam persistas en paco, disvolviĝo, kunlaboro kaj komuna gajno en sia komunikado kun la mondo. Kiam la mondo estas en la nova periodo de tumulto kaj ŝanĝo, la pozitiva energio transdonita de ĉi tiu leĝo ebligos al la mondo pli bone koni, kompreni kaj konfidi Ĉinion.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree