Francio sendis pli da policanoj por trakti tumulton kaj pli ol 1 100 homoj estis arestitaj
Mirinda Publikigita: 2023-07-01 18:18:27

La perforta tumulto en diversaj urboj de Francio eniris la kvaran tagon. Sabate la franca registaro aranĝis 45 mil policanojn kaj kirasaŭtojn surstrate. Ministro pri internaj aferoj Gerald Darmanin diris, ke ĉiuj elektoj por restarigi ordon de la lando estas evidentaj, inkluzive de deklaro pri krizokaza stato.

Laŭ raporto de Reuters, la 1an de julio, Gerald Darmanin diris, ke post okazo de la tumulto, pli ol 1 100 homoj estis arestitaj. 

Vespere de la 30a de junio, en la dua granda urbo Marseille estis arestitaj 80 homoj, multaj nordafrikaj devenuloj loĝas en tiu urbo. 

En la pasinta mardo en Nanterre en ĉirkaŭurbo de Parizo, policanoj pafmortigis 17-jaran junulon Nahel M, kiu estas nordafrika devenulo. Tio vekis fortan koleron en multaj urboj malriĉaj kaj kun malsamaj etnogrupoj pri polica perforto kaj rasismo.  

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree