Ĉinio firme oponas eksportajn rimedojn de Nederlando pri duonkonduktaĵaj ekipaĵoj
Yu Publikigita: 2023-07-01 17:20:15

Proparolanto de la ĉina ambasadorejo en Nederlando diris vendrede en deklaro, ke Ĉinio firme oponas la aldonajn eksportajn rimedojn de Nederlando pri progresintaj duonkonduktaĵaj fabrikaj ekipaĵoj, kiuj estas misuzo de eksportaj kontrolaj rimedoj kaj serioze ĝenas liberkomercajn kaj internaciajn komercajn regulojn.

"Iu grava lando truddevigis aliancanojn partopreni en ekonomia reteno kontraŭ Ĉinio," diris la proparolanto. "Ĉinio rezolute protektos siajn legitimajn rajtojn kaj interesojn."

La proparolanto diris, ke ĉi tiu grava lando plurfoje troigis la koncepton pri nacia sekureco, misuzis eksportajn kontrolajn rimedojn kaj malice blokis kaj subpremis ĉinajn kompaniojn.

La proparolanto alvokis la nederlandan flankon memori la pli grandajn interesojn protekti internaciajn komercajn regulojn kaj duflankan ekonomian kaj komercan kunlaboron kaj tuj korekti siajn malbonfarojn.

La proparolanto akcentis, ke la ĉina flanko ankaŭ estas preta labori kun la nederlanda flanko por trakti la demandon surbaze de la principo de reciproka profito, por kune akceli sanan disvolviĝon de ĉina-nederlandaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj.

La novaj rimedoj postulas, ke nederlandaj kompanioj petu licencon antaŭ ol eksporti la maŝinon por fabrikado de progresintaj duonkonduktaĵaj blatoj. Ili eble validiĝos septembre.

La nombro de kompanioj kaj produktoj influitaj de la novaj rimedoj estas "limigita", laŭ Liesje Schreinemacher, nederlanda ministro pri komerco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree