Xi akcentis profundigon de regula kompreno pri teoria novigo de KPĈ
Mirinda Publikigita: 2023-07-01 18:29:18

Posttagmeze vendrede la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis la sesan kolektivan lernadon pri malfermo de adaptigo de marksismo en Ĉinio en la nova epoko. Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ Xi Jinping prezidis la lernadon kaj akcentis, ke malfermi adaptigon de marksismo en Ĉinio en la nova epoko estas grava misio kaj serioza historia respondeco de la partio. La raporto de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ, surbaze de resumo de historiaj spertoj, prezentis kaj eksplikis sciencajn rimedojn pri teoria novigo kaj liveris fundamentan bazon por plua antaŭenigo de teoria novigo de la partio kaj ni devas persisteme bone uzi ĝin.

Membroj de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ aŭskultis eksplikon de vicestro de la partia lernejo de la Centra Komitato de la KPĈ pri tiu temo kaj faris diskuton. 

Aŭskultante la eksplikon kaj diskutadon, Xi faris gravan parolon, dirante, ke retrorigardante la centjaran historion de la partio, la fundamenta kialo de kapablo de la partio kaj avantaĝo de socialismo kun ĉinaj trajtoj estas la funkcio de marksismo kaj efektivigo de marksismo laŭ la nacia stato kaj la epoka tendenco. Tio estas historia konkludo. Ni devas kontinue profundigi regulan komprenon pri la teoria novigo de la partio kaj akiri pli abundajn atingojn de teoria novigo sur la nova vojo en la nova epoko. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree