Barbadosa ĉefministro Mia Mottley akceptis specialan intervjuon de CGTN. Mia Mottley, gvidante la plej junan respublikon en la mondo, akcentis, ke nacia sendependeco kaj kuna klopodado estas kondiĉo por la landa disvolvo. Ŝi venas el evoluanta lando de malgranda insulo kaj laŭdas la politikojn de Ĉinio pri egaleco, respekto kaj reciprokutila kunlaboro. Ŝi diris, ke Ĉinio kaj Barbadoso ĉiam estas bonaj amikoj kaj bonaj partneroj konfidantaj unu al la alia kaj ŝi esperas, ke la personoj intencantaj semi malakordon kaj krei konfuzon ne vane rompu al si la kapon.