Tuj fremdlandaj amikoj iam membriĝis al la Komunista Partio de Ĉinio
Mirinda Publikigita: 2023-07-01 10:35:48

La 1a de julio estas la naskiĝtago de la Komunista Partio de Ĉinio. Ĝis la jarfino de 2021, la partio havis 96,71 milionojn da membroj. Ĉu vi konas, ke ankaŭ iuj fremdlandaj amikoj iam membriĝis al la partio kaj faris gravajn kontribuojn por Ĉinio?

Usonŝtateca libanano Shafick George Hatem estas la unua fremdlandano, kiu fariĝis civitano de Ĉina Popola Respubliko. Li aliĝis al la KPĈ en la unua Monda Milito kaj iam partoprenis en interna milito de Ĉinio kaj la rezista milito kontraŭ Japanio.

Usonano Sidney Rittenberg venis al Ĉinio post la dua Monda Milito kaj prenis ĉinan nomon Li Dunbai, kiu havas la nomon de ĉina konata antikva poeto Li Bai. De 1945 ĝis 1980 li vivis en Ĉinio 35 jarojn kaj profunde partoprenis en revolucio kaj konstruado de Ĉinio.

Hun Shui, vjetnamo aliĝis al la KPĈ en 1927 kaj dum la 48jara vivo, li atribuis 27 jarojn al Ĉinio kaj estas la ununua fremdlanda general de la Ĉina Popola Liberiga Armeo.

Aŭstriano Richard Frey aliĝis al la KPĈ en 1944 kaj post fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, li akiris la ŝtatecon de Ĉinio. Li estis intime nomata kiel vivanta Bethune pro alta kuraca metio.

Pola konata verkisto kaj internacia ĵurnalisto Israel Epstein aliĝis al la KPĈ en 1964. En majo de 1944 li faris intervujon en Yan’an kaj tie li elsendis la unuan anglan novaĵon por la Xinhua Novaĵ-agentejo al la tuta mondo.

En la historio de la KPĈ, ili estas speciala amaso, kiu konsistas el fremdlandanoj el Koreio, Vjetnamio, Japanio, Hindio, Aŭstrio, Pollando, Britio, Usono, ktp. Ili estis konata verkistoj, kuracistoj, spionistoj aŭ aliaj fakuloj, kiuj kontribuis sian saĝecon kaj energion al la ĉina popolo.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree