Etiopaj erudiciuloj pozitive taksas kunlaboron pri iniciato "Zono kaj Vojo", kiu akcelas reciprokan profiton
Shanshan Publikigita: 2023-07-02 17:56:07

La ĉina ambasadorejo en Etiopio lastatempe okazigis aktivadon pri komuna konstruado de la "Zono kaj Vojo" de Ĉinio kaj Etiopio kaj kunveno de la Adis-Abebo-Ĝibuta Fervojo. La etiopaj erudiciuloj, kiuj partoprenis la eventon, parolis pozitive pri la iniciato "Zono kaj Vojo" kiu provizas platformon por reciproke profita kunlaboro kaj antaŭenigas reciprokan profiton kaj kungajnon inter Afriko kaj Ĉinio.

Alemu Sime, ministro pri transporto kaj loĝistiko de Etiopio, diris en la evento okazinta la 30-an de junio, ke kiel grava partnero de Ĉinio en komuna konstruado de la  "Zono kaj Vojo", Etiopio kaj Ĉinio intime kunlaboras en la kampo de transportado. Precipe rilate al konstruado de transporta infrastrukturo, la du landoj havas komplementajn avantaĝojn kaj montras grandan potencialon por disvolvado.

Ĉina ambasadoro en Etiopio Zhao Zhiyuan diris, ke ĉi-jare estas la 10-a datreveno de la iniciato pri komuna konstruado de la "Zono kaj Vojo". Ĉinio volas profiti ĉi tiun okazon por labori kun Etiopio por antaŭenigi la komunan konstruadon de la "Zono kaj Vojo" profunde kaj firme, serioze efektivigi la tutmondan disvolvan iniciaton kaj la "Pacan Disvolvan Koncepton en la Korno de Afriko", kontribui al la profundigo de la ĉina-etiopia ampleksa strategia kunlabora partnereco, kaj fari pli grandajn kontribuojn por antaŭenigi regionan disvolviĝon kaj prosperon.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree